Sep 082012
 

 

Alfredas Ma105_6625

Ambassador Dr. Alfredas Marushka. Professional Interests: Acipuncture; Pin-hole; Oil painting

chevalier of the Silver Garlic Bullet order

inaugurated in 2002

 

 

learn Esperanto

heal wounds

KONSTITUCIO  DE  UŽUPIS (TRANSRIVERO)

1. La homo havas rajton loĝi apud la rivereto Vilnelė, kaj Vilnelė flui apud la homo.

2. La homo havas rajton por varma akvo, dumvintra hejtado kaj por tegola tegmento.

3. La homo havas rajton morti, sed tio ne estas lia devo.

4. La homo havas rajton erari.

5. La homo havas rajton esti ununura.

6. La homo havas rajton ami.

7. La homo havas rajton esti neamata, sed ne nepre.

8. La homo havas rajton esti negrava kaj nekonata.

9. La homo havas rajton pigri aŭ nenion fari.

10. La homo havas rajton ami kaj protekti katon.

11. La homo havas rajton zorgi pri hundo ĝis la fino de unu el ili.

12. La hundo havas rajton esti hundo.

13. La kato ne devas ami sian mastron, sed dum malfacila minuto devas helpi al li.

14. La homo havas rajton iam ne scii, ĉu li havas iujn devojn.

15. La homo havas rajton dubi, sed tio ne estas lia devo.

16. La homo havas rajton esti feliĉa.

17. La homo havas rajton esti malfeliĉa.

18. La homo havas rajton silenti.

19. La homo havas rajton kredi.

20. La homo ne havas rajton perforti.

21. La homo havas rajton konscii sian mizerecon kaj majestecon.

22. La homo ne havas rajton atenci eternecon.

23. La homo havas rajton kompreni.

24. La homo havas rajton nenion kompreni.

25. La homo havas rajton esti de diversaj naciecoj.       / aŭ: aparteni al diversaj naciecoj

26. La homo havas rajton festi aŭ ne festi sian naskiĝtagon.

27. La homo devas rememori sian nomon.

28. La homo povas disdonadi tion, kion li posedas.

29. La homo ne povas disdonadi tion, kion li ne posedas.

30. La homo havas rajton havi gefratojn kaj gepatrojn.

31. La homo povas esti libera.

32. La homo respondecas pri sia libereco.

33. La homo havas rajton plori.

34. La homo havas rajton esti nekomprenita.

35. La homo ne havas rajton por pli posta faro.

36. La homo havas rajton por esti privata.

37. La homo havas rajton havi neniujn rajtojn.

38. La homo havas rajton ne timi.

 Ne venku

 Ne sindefendu

 Ne cedu

Užupis – Vilna urboregiono, laūsence – Transrivero